Kálmán Méhes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kálmán Méhes [mEheŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Méhes Kálmán estis hungara geologo, profesoro.

Kálmán Méhes [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 5-an de marto 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Méhes akiris diplomon en Universitato Ferenc József en 1935. Post la diplomo li esploris geologiajn rilatojn apud Dunabogdány. Ekde 1940 li laboris en geologia instituto, post 2 jaroj li doktoriĝis en Universitato Francisko Jozefo de Kolozsvár. En 1948 li estis nomumita katedrestro kaj docento en kampuso de Sopron, en la sekva jaro privata profesoro. Ekde 1952 li laboris en esplora instituto en Veszprém (urbo) kaj li instruis en la sama urbo en la kampuso. Ekde 1956 li laboris en instituto en Budapeŝto, sed interrompo okazis inter 1970-1976 (tiam li esploris paleontologiaĵojn en Nigerio). En 1980 li pensiuliĝis. Li faris pioniran laboron pri ekzamenado de radiado de karbonoj, manganoj, baŭksitoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kísérletek a vörösiszap radioaktív elemtartalmának kinyerésére (1952)
  • Magyarországi Orbitolina vizsgálatok (1965)
  • Orbitolinidae. Problems of evolution and stratigraphic evaluation (1971)
  • Urántartalmú kőszenek genetikai típusai (1984)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.