Kálmán Porzsolt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

PORZSOLT Kálmán [pr. porĵolt] estis hungara verkisto, kritikisto, teatrestro naskiĝinta en Ludas la 10-an de novembro 1860 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de aprilo 1940.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Kálmán Porzsolt ekde 1884 estis kritikisto de la Pesti Hírlap, unu el fondintoj kaj sekretario de la Nacia Konsilantaro por Muzeoj kaj Libraroj. Ekde 1894 ĝis 1897 li estis redaktoro de la Fővárosi Lapkiadó (Ĉefurba Gazeteldonejo), ekde 1897 ĝis 1904 direktoro de la Népszínház. Ekde 1904 li denove estis kunlaboranto de la Pesti Hírlap kaj inter 1884 kaj 1915 ankaŭ la redaktoro de la sportgazeto Hercules fondita de li. Li estis la membro de la Societo Petőfi.

El liaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A párbaj (1881);
  • Vetélytársak (1901);
  • Asszony (1906);
  • Gyermekkirály (1909).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon