Kálmán Szekrényessy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Szekrényessy
Kálmán Szekrényessy
Kálmán Szekrényessy
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de julio 1846(nun 1846-07-12)
en  Hungara reĝlando  Aŭstra imperio Pest (urbo)
Morto la 30-an de decembro 1923
en  Hungara reĝlando Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Szekrényessy
Patrino Etelka Slachta
Frat(in)o Árpád Szekrényessy
Okupo
Okupo ĵurnalistosportistooficiro
vdr

Kálmán Szekrényessy [sekrEnjeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szekrényessy Kálmán estis hungara naĝisto, oficiro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis székelyhidi kaj kémeri [sEkejhidi]. Oni aprezas lin, kiel la unua hungara naĝisto. Liaj konataj fratoj estis Árpád Szekrényessy kaj Lajos Szekrényessy.

Kálmán Szekrényessy[1] naskiĝis la 12-an de julio 1846 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 30-an de decembro 1923 (estas konataj ankaŭ aliaj mortodatenoj) en Budapeŝto.

Memortabulo pri Kálmán Szekrényessy
Kálmán Szekrényessy
Statuo pri Kálmán Szekrényessy

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Szekrényessy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Universitato de Pest, sed interrompe li aliĝis al la aŭstra armeo en 1866. Post 3 jaroj li akiris armean diplometon en Hainburg an der Donau kun rango leŭtenanto. Pli poste li batalis en diversaj lokoj. En 1873 li estis la unua hungaro, kiu tranaĝis la Ĝibraltaran Markolon, post 3 jaroj la Bosporon, en 1879 la Bodenlagon, iom poste la Balatonon. En 1881 internacia naĝkonkurso okazis inter Vác kaj Budapeŝto, kie li atingis la duan lokon, tamen li estis la unua kiel hungaro. Krom la naĝadoj li kontribuis en gazetoj, baldaŭ li fondis gazetojn, eĉ li verkis teatraĵojn, fondis ankaŭ sportklubon kaj estis motoro de la hungara naskiĝanta naĝsporto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország és a délszláv tartományok (1878)
  • Utirajzok (1879)
  • Ermini (dramo, 1882)
  • Teleki Mihály (dramo, 1903)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo pri Kálmán Szekrényessy