Kálmán Tihanyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Tihanyi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1897 (1897-04-28)
en Zbehy,  Aŭstrio-Hungario
Morto 26-an de februaro 1947 (1947-02-26) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo fizikisto • elektrika inĝeniero • inventistoinĝeniero
vdr

Kálmán TIHANYI [tihanji], hungare Tihanyi Kálmán estis hungara inventisto, fizikisto kaj inĝeniero.

Li naskiĝis en la tiama Üzbég (nun Zbehy en Slovakio), en la 28-an de aprilo 1897, li mortis en Budapeŝto, en la 26-an de februaro 1947.

Li finis la lernejojn en Budapeŝto. En 1926 li patentis elektronikan televizion, kiu funkciis alimaniere, kiel la tiamaj aparatoj. Post 2 jaroj li etendis la inventon ankaŭ al Germanio, Britio, Francio kaj Usono. En 1931 oni produktis jam la inventon. En 1929 li okupiĝis pri infraruĝa kamerao por la anglaj bombardaj flugmaŝinoj. Inter 1935-1937 li pluevoluis la televizion. En 1939 li prezentis teorie la platan televizion, kiu estas pendebla sur muron. Inter 1940-1944 li okupiĝis pri aparato, kiu forigus la malutilajn insektojn. La ceteraj inventoj ĉesis pro la abrupta morto.

En 2001 UNESCO deklaris gravega dokumento pri patento de Tihanyi. Ekde 2005 estas hungara premio nomumita pri Tihanyi.