Kálmán Záborszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Záborszky
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1947 (1947-10-04) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztUniversitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Familio
Patro József Záborszky
Okupo
Okupo violonĉelisto • dirigento • cello teacher
vdr

Kálmán Záborszky [zAborski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Záborszky Kálmán estas hungara dirigento, violonĉelisto, instruisto, lernejestro, ordinara membro de Hungara Arta Akademio. Lia patro estis hu:Záborszky József.

Kálmán Záborszky naskiĝis la 4-an de oktobro 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Záborszky maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1972. Liaj plej signifaj instruistoj estis Antal Friss, András Mihály kaj Frigyes Sándor. En la sekva lerneja jaro li studis en de:Universität für Musik und darstellende Kunst Wien de en:André Navarra. Jam inter 1968–1988 li estis helpekzercisto de lerneja orkestro, sed li instruis ankaŭ inter 1974–1981 en Pécs kaj en la ĉefurbo. Inter 1981–1988 li estis dirigento de oratoria koruso, poste li estis ĉefdirigento de muziklerneja orkestro. Inter 1991-2014 li estis gvidanto de la muziklernejo. Somere li ofte gvidis kursojn eksterlande. Li ricevis premiojn inter 1990-2018, en 2023 premion Kossuth. Li havis edzinon kaj ili vivis en Üröm (tuj apud Budapeŝto).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.