Károly Bakos
Károly Bakos | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1943 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | halterlevisto sporta trejnisto ![]() |
Károly Bakos [kAroj bakos], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakos Károly estas hungara halterlevisto, olimpiano, ĉampiono, trejnisto.
Károly Bakos[1] naskiĝis la 2-an de marto 1943 (laŭ WikiData la naskiĝtago estas la 3-a) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Bakos akiris licencon pri remburado, poste li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li edziĝis kaj la paro vivas en Zámoly.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Károly Bakos inter 1957-1974 estis halterlevisto en diversaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono sesfoje inter 1963-1971, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1963-1972. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun bronza medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1969. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1974, poste li estis trejnisto en Székesfehérvár. Baldaŭ li havis plurajn okupiĝojn, ekzemple li instruis remburadon.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2023-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM42851;jsessionid=C8D97946411D17E9F137BE3FA4AE68F3 hungarlingva datenaro de muzeo