Saltu al enhavo

Károly Ballagi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Ballagi
Károly Ballagi
Károly Ballagi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1824 (1824-04-24)
en Buj (vilaĝo)
Morto 21-an de novembro 1888 (1888-11-21) (64-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Mór Ballagi Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Géza Ballagi (nevo)
Aladár Ballagi (nevo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo mezlerneja instruisto
lernejinspektoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Károly Ballagi [kAroj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ballagi Károly estis hungara instruisto, inspektoro. Lia origina familia nomo estis Bloch [bloĥ], lia frato estis Mór Ballagi.

Károly Ballagi[1][2] naskiĝis la  24-an de aprilo 1824 (nun 1824-04-24) en Buj (vilaĝo), li mortis la 21-an de novembro 1888 en Miskolc.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Károly Ballagi devenis el juda familio. Li maturiĝis en Pápa, poste li studis juron en Debrecen, sed li akiris poste pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Post siaj studoj li estis ĉefamilia edukisto en Arad. Li batalis por la Hungara revolucio de 1848 ĝis sia vundiĝo dum sieĝo de Budao (urbo), poste li estis edukisto, ankaŭ instruisto en la luterana gimnazio. Inter 1852-1856 li instruis en Kecskemét, inter 1856-1869 en Nagykőrös. Ekde 1870 li estis jam inspektoro en Sopron kaj Miskolc kun la titolo reĝa konsilisto.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Praktischer Lehrgang zur Erlernung der ungarischen Sprache. (1847; 2-a eldono: 1851)
  • Német nyelvtan. (1848, 13-a eldono: 1887)
  • Német olvasókönyv; közép- és alreáliskolák számára. (1853; 5-a eldono: 1875)
  • Egyetemes földrajz. (kunaŭtoro, 3 volumoj, 1871, 1874, 1878)
  • Borsodmegye földrajza. (1886)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]