Károly Borbáth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BORBÁTH Károly (borba:t) estis rumania hungara historiisto, direktoro de la Biblioteko Bethlen de Aiud. Li estis naskita en Vârghiș la 12-an de januaro 1931 kaj mortinta en Vârghiș la 20-an de aprilo 1980.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Károly Borbáth finis la mezlernejon en 1950 en Cristuru Secuiesc kaj li komencis siajn studojn pri historio-filozofio en Universitato Bolyai de Kluĵo, sed ekde la dua studjaro li daŭrigis kaj li diplomiĝis en la Universitato Victor Babeș de Kluĵo en 1954. Post kvarjara studo de historio pri mezepoko en Leningrado li estis adjunkto unu jaron en la la Universitato Bolyai de Kluĵo kaj de 1959 en la UBB. De 1968 li estis ĝis 1977 direktoro de la Biblioteko Bethlen de Aiud, poste li instruis en Colțești kaj Vârghiș. Li esploris la artmonumentojn de Transilvanio. Liaj monografioj pri la fortikaĵo (Székely támadt) de Odorheiu Secuiesc kaj pri lia naskiĝvilaĝo restis en manuskripto. Li publikigis en Korunk, Megyei Tükör, Művelődés. Lia studaĵo Adalékok a székely népmesék gyűjtésének történetéhez aperis en memorlibro de muzeo Cristuru Secuiesc (Székelykeresztúri Múzeum emlékkönyve, Miercurea Ciuc, 1974). Kune kun András Magyari li verkis la studaĵon Társadalmi mozgalmak a Székelyföldön 1562 után aperinta en volumo Székely felkelés 1595-1596. Li estis unu el tradukistoj kaj fakreviziulo de gvidlibro pri artmonumentoj de Rumanio verkita de A V. Cucu kaj M. Ştefan (Románia, 1974).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Antal Szécsi:„…Maga-felejtő sorsunk halk tudója…” Vivkariero kaj verkaro de Károly Borbáth. Székely­udvarhely 2008.

Fontoj[redakti | redakti fonton]