Károly Buzási

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Buzási [kAroj buzAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Buzási Károly estis hungara matematikisto, profesoro.

Károly Buzási [1] naskiĝis la 16-an de julio 1930 en Püspökladány. Li mortis la 7-an de aŭgusto 1988 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Buzási frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, mezlernejon ĉefe en Nagyszőlős, kiu urbo depost la 2-a mondmilito apartenis al Sovetunio kiel Vinogradov (nuntempa Vinohradiv en Ukrainio). Ekde 1951 li frekventis universitaton en Uĵgorod laŭ koresponda sistemo, samtempe li instruis en vilaĝo. Post 2 jaroj li estis ordinara studento, li akiris matematikistan diplomon en 1956, poste li revenis al Hungario. Li instruis en instituto, poste en gimnazio en Debrecen, ekde 1961 jam en Scienca Universitato Kossuth Lajos. Li estis docento en 1969, katedrestro inter 1979 kaj 1988. En la studjaro 1963 li estis gastoprofesoro en pedagogia altlernejo de Plovdiv. Li kandidatiĝis en Sovetunio en 1968, li doktoriĝis postmorte en 1968.

Li edziĝis en 1956.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az Spn szimmetrikus csoport p-Sylow részcsoportjának normálosztói (1968) ruse
  • Egy végtelen csoportosztály reprezentációelmélete (1987) hungare
  • The Minimal Number of Generators of Wreath Products of Nilpotent Groups (1988)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.