Károly Csáky (etnografo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Csáky
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1950 (1950-10-24) (73-jaraĝa)
en Kleňany
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioSlovakio vd
Profesio
Okupo verkistoetnografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Károly Csáky [kAroj ĉAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáky Károly estas slovakia hungara instruisto, etnografo, lokhistoriisto, poeto.

Károly Csáky [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1950 en Ĉeĥoslovakio en Kleňany (nun en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Csáky apartenas al la hungara minoritato de Slovakio. Li frekventis hungarlingvan gimnazion en Šahy, poste li akiris pedagogian diplomon en altlernejo de Nitro en 1973. Ĝis 1990 li instruis en hungarlingva bazlernejo de Balog nad Ipľom, inter 1992 kaj 1998 li estis fondinta lernejestro en alia hungarlingva bazlernejo, kiu parte iĝis gimnazio ekde 1995. Tiutempe li ankaŭ plulernis kaj en 2000 li akiris sciencan gradon PhD pri etnografio en Scienca Universitato Lajos Kossuth.

Li ricevis slovakajn kaj hungarajn premiojn inter 1989-2006. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Honti barangolások (Bratislavo, 1985)
  • Nógrádi tájakon. Honismereti olvasó könyv. (Bratislavo, 1992)
  • Kísérlet az idővel (Komárno, 1997) - poemaro
  • Híres selmecbányai tanárok (Dunajská Streda, 2003)
  • Vigasztaló. Ötvenöt válogatott és új vers 1970–2005 (Dunajská Streda, 2005)
  • Falumúzeumok, tájházak, néprajzi gyűjtemények az Ipoly és Garam mentén I. (2010)

Fontoj[redakti | redakti fonton]