Károly Czobor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Czobor
Károly Czobor
Károly Czobor
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de aprilo 1876(nun 1876-04-29)
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 14-an de septembro 1957
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponistopedagogofervojisto
vdr

Károly Czobor [kAroj cobor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czobor Károly estis hungara komponisto, instruisto, fervojisto.

Károly Czobor[1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1876 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1870) en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 14-an de septembro 1957 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Czobor akiris diplomon en muzikakademio de Budapeŝto. Lia ĉefinstruisto (pri komponado) estis de:Hans Koessler. Li estis tiutempe konata komponisto pri operetoj kaj vivis en Rákospalota. Li havis konstantan postenon en Hungaraj Ŝtatfervojoj, krome li instruis muzikon en propra muziklernejo. Inter 1899-1910 li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn en 1900, respektive en 1902.

Liaj komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Karen kun teksto de Aurél Kern (muzika teatraĵo, 1896)
  • A hajdúk hadnagya kun teksto de Ferenc Rajna (opereto, 1904)
  • Rab Mátyás kun teksto de Ferenc Rajna (muzika teatraĵo, 1906)
  • Szépasszony kocsisa kun teksto de Ferenc Rajna (opereto, 1923, prezentita pli ol centfoje)
  • Angéla (opero, 1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]