Károly Fekete (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Fekete
Károly Fekete
Károly Fekete
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1960 (1960-01-08) (64-jaraĝa)
en Kisvárda
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q13389335 • Béla Bartók Conservatory, Budapest • Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo teologo
vdr

Károly Fekete [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Károly estis hungara kalvinana pastro, episkopo, altlerneja instruisto.

Károly Fekete[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1960 en Kisvárda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Fekete maturiĝis en kalvinana gimnazio en Debrecen en 1978, poste denove en 1982 en muzika mezlernejo. Lia muzikilo estis orgeno. Intertempe li ankaŭ ekinstruis en kurso por kalvinanaj kantoroj en 1979 (li estis kursestro en 1990). Li akiris teologian diplomon en Kalvinana Teologia Akademio de Debrecen en 1988, poste li estis pastro en Kalvinana kirkego (Debrecen). Li pastriĝis oficiale en 1992. Li ankaŭ instruis en la Teologia Akademio kiel asistanto (l989-1992), lektoro (1992-1996), docento, ankaŭ katedrestro (1996), profesoro (2010-), fine inter 1997-2005 kaj depost 2011 rektoro. Intertempe en 1995 li akiris sciencan gradon (Ph.D.) en teologia instituto en Cluj kaj li habilitiĝis en 2009 en la Kalvinana Universitato Gáspár Károli. En 2014 li estis nomumita episkopo. Li ricevis premiojn inter 2004-2014.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Jakab apostol levelének magyarázata (1994)
  • Egyházunk egyik ébresztője: Makkai Sándor (2001)
  • Tudománnyal és a hit pajzsával - Válogatott Makkai-tanulmányok (2008)
  • A Heidelbergi Káté magyarázata (2014)

Lia disertaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Makkai Sándor gyakorlati teológiai munkássága (1997, 2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]