Károly Goldziher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Goldziher
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1881 (1881-02-26)
en Budapeŝto
Morto 6-an de novembro 1955 (1955-11-06) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ignác Goldziher
Okupo
Okupo matematikisto • lektoro
vdr
Tombo

Károly Goldziher [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Goldziher Károly estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto. Lia patro estis Ignác Goldziher.

Károly Goldziher [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1881 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de novembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Goldziher devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo (en ambaŭ universitatoj) kaj en Gotingeno. Li akiris pedagogian diplomon en 1903, plian diplomon en la sekva jaro. Post siaj studoj li havis postenon en vivasekura kompanio 2 jarojn, poste li instruis en diversaj mezlernejoj. En 1911 li estis nomumita privata profesoro en Universitato József, en 1935 eksterordinara profesoro, en 1945 publika ordinara profesoro. Li doktoriĝis en 1952.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nyugdíjbiztosítás (1919)
  • Elsőfokú egyenletrendszer megoldása grafikai úton I. [2]
  • Elsőfokú egyenletrendszer megoldása grafikus úton II. [3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.