Károly Héberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Héberger [kAroj hEberger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Héberger Károly estis hungara maŝininĝeniero, bibliotekestro.

Károly Héberger [1] naskiĝis la 5-an de julio 1925 en Parizo. Li mortis la 26-an de oktobro 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Héberger akiris diplometon pri teknika desegnisto en faklernejo en 1944 en Budapeŝto, poste li laboris en fabriko. Post la 2-a mondmilito li plulernis kaj akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1951. Li ricevis postenon en la ministerio pri eduko en 1953, krome inter 1955 kaj 1963 li instruis en la menciita universitato. En 1959 li akiris plian diplomon, li doktoriĝis en 1963. Inter 1963-1984 li estis bibliotekestro de la universitato. En 1978 li ricevis premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A levelező oktatás módszertani kérdései (1955)
  • źenseignement supérieur en Hongrie (1966)
  • Az informatika szerepe a szakemberképzésben (1971)
  • A jövő könyvtárai: trendek és prognózisok (1977)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.