Károly Habl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Habl
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1901 (1901-06-05)
en Budapeŝto
Morto 14-an de majo 1983 (1983-05-14) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • kanuisto • doganisto • Skoltismo
vdr

Károly Habl [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Habl Károly estis hungara kajakisto, kanuisto, skolto, trejnisto, doganisto. Lia nobela antaŭnomo estis horányi [horanji], lia familia nomo erare estis Hábl.

Károly Habl[1] naskiĝis la 5-an de junio 1901 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de majo 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Habl maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1919. Li estis sportisto (atleto, naĝisto, skiisto) en universitata sportklubo (1919-1921), remisto en la sama sportklubo (1921–1930), pli poste li estis kajakisto ĝis 1947. En la 1920-aj jaroj li gvidis remturneojn hejme kaj eksterlande sur la Danubo, eĉ inter Passau-Budapeŝto en 1934 kun 105 partoprenantoj. Li estis turisto en Hungario en la Somera Olimpiko 1936, kie li faris filmojn, fotojn kaj notojn pri sportboatoj. Li estis ankaŭ aktiva skolto en branĉo de akvasportoj, foje ankaŭ trejnisto. En tiu periodo li establis sportejon pri kanuo kaj kajako, eĉ asocion pri la menciitaj sportbranĉoj en Hungario en 1941. (Li estis membro de la internacia kanua-kajaka asocio jam ekde 1938). Dum la nazia erao (1944) li estis motoro de savo de sportboatoj. Li estis hungara ĉampiono en 1941 kaj 1945 kvarope en kajako en distanco 1000 m, en 1945 kaj 1946 kvarope en kanuo en distanco 1000 m.

Profesie li estis doganisto en oficira rango inter 1930–1944. Dum la komenciĝanta socialismo en 1946 li devis forlasi la sportan vivon kaj li laboris en filma produktejo. Tamen li prelegis en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto kaj en 1965 li partoprenis en fondo de centra sporta lernejo. Li havis edzinon. Li mortis pro aŭtoakcidento.

Ĉefaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A kanusport (1938)
  • A kenuoktatás módszertana (1970)
  • Vízi túrázás (kunaŭtoro, 1977)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.