Károly Hajagos
Károly Hajagos | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Hajagos Károly |
Naskiĝo | la 1-an de oktobro 1884 en ![]() |
Morto | ? en Budapeŝto |
Mortokialo | stomaka kancero |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando • Dua Hungara Respubliko • Hungara Popola Respubliko |
Okupo | |
Okupo | aktoro • operkantisto • operetkantisto |
Károly Hajagos [kAroj hajagoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajagos Károly estis hungara aktoro, operkantisto, operetkantisto.
Károly Hajagos [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1884 en Csantavér (Hungara reĝlando), (nuntempa Ĉantavir en Serbio). Pri la morto plene mankas informoj.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Károly Hajagos frekventis mezlernejon en Szabadka, poste li studis teologion en Kalocsa. Forlasanta la teologion li akiris aktoran diplomon en Priaktora Lernejo de la Tutlanda Societo Aktora. Li debutis kiel operetkantisto en Pozsony. Baldaŭ laŭvice li havis rolojn en Nacia Teatro (Pécs) kaj ekde 1911 en Népopera. Li finbatalis la Mondomiliton, poste li daŭre apartenis al la Népopera, kie li havis ankaŭ operajn rolojn.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Millöcker: A koldusdiák - Jan Janitzky (debuta rolo)
- Georges Bizet: Carmen - Remendado
- Giuseppe Verdi: La traviata - Gaston
- Johann Strauss (filo): Die Fledermaus - Blind
- Ferenc Herczeg: Gyurkovics fiúk (teatra versio) - Jazimirovics
Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- A cornevillei harangok (1921)
- Mámi (1937) - kelnero
- Printempo de morto (filmo) (1939)
- Háry János (1941) - anseristo