Károly Hieronymi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Károly Hieronymi
Foto pri Károly Hieronymi en 1892
Foto pri Károly Hieronymi en 1892
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1836 (1836-10-01)
en Buda
Morto 4-an de majo 1911 (1911-05-04) (74-jara)
en Budapeŝto
Tombo Fiumei Street Cemetery
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio konstruinĝeniero • politikisto
Information icon.svg
vdr

Károly Hieronymi [kAroj hieronimi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hieronymi Károly estis hungara politikisto, hidrologo-inĝeniero, ministro.

Károly Hieronymi [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1836 en Buda. Li mortis la 4-an de majo 1911 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Hieronymi lernis en Politechnikum. Post lernado li laboris kelkajn monatojn en sia naskiĝurbo, poste en Máramaros li estis ĉefinĝeniero. En 1867 li ricevis postenon en la ministerio, kie li okupiĝis pri riveraj digoj kaj konstruado de fervojoj. En 1875 li estis elektita parlamenta deputito. Inter 1882-1892 li estis direktoro de MÁV, poste li estis ministro. Li ankaŭ apartenis al la framasonoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A közutak föntartásáról. Az útfentartás különböző módjainak… 1868
  • A közmunkaügyek állami kezelése. I. 1874
  • A budapesti Dunaszakasz szabályozása Bpest 1880
  • Die Theissregulirung 1888
  • Törvényjavaslat a közigazgatási biróságokról 1893

Fontoj[redakti | redakti fonton]