Károly Jármai (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Jármai
Persona informo
Naskonomo Janovecz Károly
Naskiĝo la  7-an de novembro 1887(nun 1887-11-07)
en Hungario Körmöcbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 8-an de marto 1941
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Veterinara Universitato de BudapeŝtoVeterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo patologo • universitata instruisto • bestokuracisto
vdr

Károly Jármai [kAroj jArmai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jármai Károly estis hungara bestokuracista patologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Janovecz [janovec] ĝis 1903.

Busto pri Károly Jármai en Budapeŝto

Károly Janovecz[1] naskiĝis la 7-an de novembro 1887 (aŭ laŭ alia informo la 18-an de septembro 1887) en Körmöcbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Kremnica en Slovakio), li mortis la 8-an de marto 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Jármai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1909, poste li doktoriĝis en 1913. Post la diplomo li estis samloke praktikanto kaj asistanto, dum la 1-a mondmilito li estis soldato kaj hospitalestro pri ĉevaloj. Ekde 1918 ĝismorte li instruis kaj esploris en la altlernejo. Jam en 1920 li estis altrangigita eksterordinara instruisto, en 1924 ordinara publika instruisto. Lia habilitiĝo okazis en 1931 en Scienca Universitato Péter Pázmány. En la studjaro 1927 li estis vicrektoro, en 1936 dekano. Li ricevis du medalojn dum la soldata servo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Általános kórtan (1920; 1925)
  • A házi állatok kórbonctana (1936)
  • A háziállatok kórboncolási technikája (1936; 1941)
  • A lipoidózisokról egy eset kapcsán (1937)
  • Ritka bőrtünetekkel és akropachiával járó gümőkor lóban (kunaŭtoro, 1941)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.