Károly József Batthyány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly József Batthyány
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1698 (1698-04-28)
en Rechnitz
Morto 13-an de aprilo 1772 (1772-04-13) (73-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Patro Adam Batthyány vd
Patrino Eleonore Batthyány-Strattmann vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
Banuso de Kroatio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo (baldaŭ duko) Károly József Batthyány [kAroj jOĵef batjanji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Károly József estis hungara oficiro, militestro, magnato, banuso. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári, lia patro estis Ádám Batthyány (reĝa juĝisto).

Károly József Batthyány [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1698 en Hungara reĝlando en Rohonc (nuntempa Rechnitz en Aŭstrio), li mortis la 13-an de aprilo 1772 en Habsburga Imperio en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly József Batthyány jam frue lernis la militsciencon. Li partoprenis en la kontraŭturkaj militoj en 1717, 1734 kaj 1737 paŝo post paŝo havanta pli altajn rangojn. Li estis diplomato en Berlino en la jaroj 1739 kaj 1740. Dum la prihereda milito inter 1741-1748 li gvidis armeon en diversaj landoj. Inter 1742 kaj 1756 li estis banuso de Kroatio-Slavonio-Dalmatio. En 1745 li estis nomumita ĉefarmeestro, samtampe departementestro. Ekde la sekva jaro li estis ankaŭ la ĉefa respondeculo pri edukado de Habsburgidoj (baldaŭaj reĝoj). En 1755 li ricevis la rajton uzi la nomon Batthyány-Strattmann. En 1764 li ricevis la titolon duko. Li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo en 1756, alian premion en 1765.

Fontoj[redakti | redakti fonton]