Károly Lajos Libay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Lajos Libay
Károly Lajos Libay
Károly Lajos Libay
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de majo 1816(nun 1816-05-13)
en Hungario Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 16-an de januaro 1888
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo pentristo • landscape painter
vdr

Károly Lajos Libay [kAroj lajoŝ libai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Libay Károly Lajos, slovake Karol Ľudovít Libay estis hungaria-aŭstra pentristo, oraĵisto, litografo. Lia patro estis Sámuel Libay.

Ruĝa ombrelo pentrita de Károly Lajos Libay

Károly Lajos Libay[1] naskiĝis la 13-an de majo 1816 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio, li mortis la 16-an de januaro 1888 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Lajos Libay inter 1829-1832 lernis la oraĵistan metion hejme de sia patro (same oraĵisto), poste li membriĝis en la urba gildo. Ekde 1835 li studis pentroarton en Akademio de Belartoj de Vieno kaj li komencis pentradi pejzaĝojn. Liaj plej gravaj instruistoj estis de:Karl Gsellhofer, de:Johann Ender, Leopold Kupelwieser kaj de:Joseph Mössmer. Ekde 1840 li ekspoziciis en Pest (urbo), poste eksterlande. Li ne havis atelieron, sed li vojaĝis enlande kaj eksterlande ekzemple en Munkeno, Nurembergo, Svislando, Egiptio kaj Sankta Lando. Tamen somere li ofte vivis en Bad Ischl. Li havis ekspoziciajn premiojn ekzemple en Londono, Dresdeno, Weimar. Liaj pentraĵoj troveblas en la hungara kaj slovaka naciaj galerioj, ankaŭ en Eŭropo.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sidanta virino apud la rivereto
  • Staranta juna virino
  • Laŭvoje al kirko (1839)
  • Preĝo
  • Salcburgo
  • Ruĝa ombrelo
  • Kamparana korto (1843, oleo)
  • Regensburg (1849, akvarelo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]