Károly Nyári
Károly Nyári | |
---|---|
Károly Nyári | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1962 (61-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • kantisto • kantoverkisto • ludisto |
Károly Nyári [kAroj njAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyári Károly estas hungara ĵazpianisto, kantisto, komponisto.
Károly Nyári [1] naskiĝis la 29-an de junio 1962 en Győr.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Károly Nyári frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, li aĝis 13, kiam li atingis la unuan lokon en pianokonkurso. Li maturiĝis en konservatorio de Budapeŝto, lia ĉefinstruisto estis János Gonda. Li komencis koncerti sola ekde 1986 en Nederlando kun plenaj sukcesoj. Fine li akiris ankaŭ nederlandan ŝtatanecon. Baldaŭ li koncertis ankaŭ en Hungario. Lia unua muzikdisko aperis en 1998. Li fondis ĵaztriopon en 2005, kiu estis pligrandigita en 2016. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 2002-2018.
Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (2005)
- Palaco de Artoj (2010, 2016, 2018)
- Parizo (2011)
- Londono (2012)
- Budapeŝta Ŝtata Operejo (2017)
- Teatro Erkel (2018)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto