Károly Páter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PÁTER Károly (pro. pa:ter) estis hungara kemiisto pri humo, universitata profesoro naskita en Koloĵvaro la 31-an de marto 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de marto 1964.

Memortabulo pri Károly Páter

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Páter diplomiĝis en la teknikunivesitato de Budapeŝto. De 1940 li estis komisiita gvidinto de la katedro pri kemio de akademio de Keszthely, de 1942 gvidinto de Ekonomia Akademio de Mosonmagyaróvár, poste gvidinto de katedro pri kemio, de 1948 de katedro pri humscienco. De 1949 li laboris en Gödöllő kiel katedrestro, poste rektoro. Li estis fondinto de la Esplorinstituto pri Humscienco kaj Agrokemio, de 1949 ĝi 1953 ĝia direktoro. En 1951 li organizis la Societon pri Agroscienco, kies li estis prezidanto ĝis 1955.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]