Károly Pekár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

PEKÁR Károly (pro. peka:r) estis hungara estetikisto, psikologo naskita en Arado la 16-an de decembro 1869 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de aŭgusto 1911. Li estis pli juna frato de Mihály Pekár kaj pli aĝa frato de Dezső Pekár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pekár Károly doktoriĝis pri filologio en Bp. en 1891. En 1891–92 per ŝtata stipendio li studis en Francio. De 1893 li instruis en Lőcse, de 1894 en Budapeŝto. Li akiris privatprofesoran kvalifikon pri temo de artpsikologio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Positiv aesthetika (Bp., 1897);
  • Századok útján (sub plumnomo Pekry Károly, poemoj, Bp., 1900);
  • A filozófia története (Bp., 1905);
  • A magyar nemzeti szépről (Bp., 1906);
  • Magyar kultúra (sajtó alá rendezte P. K. életrajzával Morvay Győző, Bp., 1916).

Fonto[redakti | redakti fonton]