Károly Sebestyén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Sebestyén
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1876 (1876-05-13)
en Caransebeș
Morto 21-an de decembro 1956 (1956-12-21) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta UniversitatoScienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo etnografo • arthistoriisto • arkeologo
vdr

SEBESTYÉN Károly (ŝebeŝtje:n) Cs. Sebestyén estis hungara etnografo, kulturhistoriisto naskita en Karánsebes la 13-an de majo 1876 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de decembro 1956.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Sebestyén havigis diplomon de instruisto en 1898 en Belarta Altlernejo en Budapeŝto. Ekde 1901 li instruis en Segedo. La faris dialektesploran kolektvojaĝon kun Antal Horger en departamento Háromszék, kiam ekinteresiĝis pri etnografio. Ekde 1919 li laboris en muzeo de Segedo, kaj komencis apud Ferenc Móra studi arkeologion, prahistorion. Lin interesis ankaŭ la mezepoka arthistorio de Segedo. En 1929 li iĝis doktoto pri filologio, poste privatprofesoro. Inter 1934 – 1946 li estis direktoro de la muzeo.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Rejtélyes csontok népvádorláskori sírokban (Szeged, 1931);
  • A magyarok íjja és nyila (Szeged, 1933);
  • Szeged középkori templomai (Szeged, 1938);
  • A székelyház eredete (Népr. Ért. 1941);
  • Krassó – Szörény vármegye parasztháza (Kolozsvár, 1944).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vargha László: Cs. S. K. 1876 – 1956 (Etnographia, 1957. 1. sz.);
  • Banner János: Cs. S. K. (Móra Ferenc Múz. Évk., 1957).

Fonto[redakti | redakti fonton]