Károly Tóth (dentkuracisto)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Károly TÓTH [tOt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tóth Károly estis hungara dentokuracisto, profesoro.
Károly Tóth [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1914 en Pitvaros. Li mortis en 1992 en Szeged.

Károly Tóth inter la sidantoj en 1968
Biografio[redakti | redakti fonton]
Károly Tóth instruis post la diplomo en Universitato Ferenc József. Li estis rektoro en Medicina Universitato de Szeged inter 1963 kaj 1972. Li fondis lernejon pri dentkuracistoj, krome li laboris en la dentkuracista kliniko. Li partoprenis ankaŭ en establado de dentkuracistaj fakultatoj ne nur en Szeged, sed ankaŭ en Pécs kaj Debrecen.
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Szeged (2014)