Károly Takács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Takács
Károly Takács
Károly Takács
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1910 (1910-01-21)
en Budapeŝto
Morto 5-an de januaro 1976 (1976-01-05) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo sportpafisto • sporta trejnisto
vdr

Károly Takács [kAroj takAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Takács Károly estis hungara pistolpafisto, trifoja olimpiano, dufoja olimpika ĉampiono, trejnisto, subkolonelo.

Károly Takács[1] naskiĝis la 21-an de januaro 1910 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de januaro 1976 (laŭ WikiData la mortotago estas la 5-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Takács frue iĝis oficiro. En 1938 pro eksplodo li perdis sian dekstran manon, poste li lernis skribi, pafi kaj ĉiujn necesajn per la maldekstra mano. En la sekva jaro li jam estis mondĉampiono.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Károly Takács estis pistolpafisto en la oficira sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 35-foje kaj li apartenis al la hungara nacia teamo 25-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun du oraj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1939 teame. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]