Károly Vajkay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Vajkay
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1825 (1825-02-20)
en Vieno
Morto 15-an de aŭgusto 1893 (1893-08-15) (68-jaraĝa)
en Parád
Profesio
Okupo advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Károly Vajkay [kAroj vajkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajkay Károly estis hungara juristo, advokato, juĝisto, verkisto, membro (korespondanta en 1889) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina familia nomo estis Zenger ĝis 1848, lia nobela antaŭnomo estis szeredi ekde 1881, lia pseŭdonimo estis Véka Lajos.

Károly Vajkay [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1825 en Vieno. Li mortis la 15-an de aŭgusto 1893 en Parád.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Vajkay lernis juron en Pozsony. Komence li estis notario, en 1845 li advokatiĝis. Dum la hungara revolucio de 1848 li aliĝis al la hungara armeo, kie li atingis la oficiran rangon. Post la falo li devige devis servi en armeo de Habsburgoj, kie li denove atingis la oficiran rangon. En 1857 li sukcese civiliĝis kaj li ricevis diversajn jurajn postenojn, ekzemple ekde 1867 li estis juĝisto. En 1880 li estis nomita senatano pro la alta jura pozicio. Li pensiuliĝis en 1892, samtempe li ricevis premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A német közönséges magánjog és történelme köréből (1875) - juraj studoj
  • Lajos pap (1875, 1878) - historia novelo
  • Új idők, avult emberek (1879) - romano
  • Pali bácsi (1884) - romano

Fontoj[redakti | redakti fonton]