Károly Weichinger
Károly Weichinger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Weichinger Károly |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1893 en Győr |
Morto | 25-an de januaro 1982 (88-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • universitata instruisto |
Károly Weichinger [kAroj vejhinger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weichinger Károly estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.
Károly Weichinger [1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1893 en Győr, li mortis la 25-an de januaro 1982 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Károly Weichinger akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1920. Inter 1921 kaj 1944 li estis katedrestro de la arkitekta katedro en Reĝa Industriarta Lernejo, sed en tiu periodo li instruis 2 jarojn ankaŭ en la Teknikuniversitato. Post la 2-a mondmilito li estis nomumita katedrestro de la Teknikuniversitato ĝis la emeritiĝo en 1969. Li doktoriĝis en 1976. Li ricevis premion Kossuth en 1954, krome kelkajn aliajn premiojn. Granda parto el liaj planitaj konstruaĵoj ankaŭ nun estas videblaj.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]
- monaĥejo de paŭlanoj en Budapeŝto (1934)
- trakonstruo de Preĝejo Kandela Festo (Pécs) (1936-1939)
- Preĝejo Emeriko de Hungario (Pécs) (1935)
- monumento pri Ottokár Prohászka en Székesfehérvár (1943)
- monumento pri Lenino en Budapeŝto (1965)
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- 1928. Az ideális családi ház
- 1955. Téglaszerkezetű lakóházak gyorsított eljárású gazdasági vizsgálata
- 1963. Közlekedési építmények építészeti és esztétikai vonatkozásai
- 1978. Egy építész számvetése
- 1987 Szobor keresi a helyét, hely keresi a szobrát
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Budapeŝto (1998)
Elektitaj lernintoj[redakti | redakti fonton]
- Dezső Bednay
- Ferenc Erdei (arkitekto)
- József Finta
- Lajos Gádoros
- László Hornicsek
- György Vadász
- Levente Varga
- Lajos Zalaváry
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio