Kázmér Sárközy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kázmér Sárközy
Kázmér Sárközy
Kázmér Sárközy
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1799 (1799-03-10)
en Nagybajom
Morto 16-an de februaro 1876 (1876-02-16) (76-jaraĝa)
en Pettend
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistokomponisto
vdr

Kázmér Sárközy [ŝArkozi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárközy Kázmér estis hungara politikisto, vicpalatino. Lia patro estis hu:Sárközy István (alispán).

Kázmér Sárközy [1] naskiĝis la 10-an de marto 1799 en Nagybajom, li mortis la 16-an de februaro 1876 en Kápolnásnyék, pli precize en ties ekstera sendependa parto Pettend.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kázmér Sárközy translokiĝis al alia familia bieno en Kápolnásnyék-Pettend en la fruaj 1820-aj jaroj. Li eklaboris en la departementa administracio en 1822 kiel subnotario. Li atingis la postenojn nobela juĝisto en 1828, nobela ĉefjuĝisto en 1832, subdepartementestro en 1844. Intertempe en la jaroj de 1836, 1839, 1840 li estis parlamenta deputito. En 1847 li estis nomumita vicpalatino. Post falo de la hungara revolucio de 1848 li retiriĝis kaj okupiĝis nur pri la bienaj aferoj, tamen li strebis por rajtoj de la protestantoj. En la jaro 1861 la lando revenis al la konstitucia ordo, tiam li estis elektita denova parlamentano, poste ĝis 1869 li estis juĝisto, poste emerito. Tiam li ricevis reĝan premion. Li edziĝis en 1826, lia edzino naskis 5 gefilojn.

Lia verko[redakti | redakti fonton]

  • Tíz legújabb Magyar Tánczok (1825)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]