Képes Világkrónika

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Képes Világkrónika (Ilustrita Mondkroniko) estis kultura, beletristika kaj arta revuo en Temesvár, de kiu aperis nur unu numero je la 15-a de januaro 1922 en 32 paĝoj, duonparte el ilustraĵoj. Ĝi intencis kunligi hungarajn elmigrintojn en la landoj Rumanio, Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio kaj Aŭstrio. Ĝiaj plej konataj kunlaborantoj estis: Bródy Miklós, Fáskerti Tibor, Lili Hatvany kaj Lakatos Imre.

Fontoj[redakti | redakti fonton]