Kölner Stadt-Anzeiger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kölner Stadt-Anzeiger

emblemo

taggazeto
Speco ĉiutage krom dimanĉe
Formato 31,5 x 47 cm

Posedanto eldonejo M. DuMont Schauberg
Establodato 14-a de novembro 1876
Stabo ĉefeldonisto Peter Pauls (stato de aŭgusto 2015)

Retejo www.ksta.de
vdr

Kölner Stadt-Anzeiger estas germana regiona gazeto. Ĝi fondiĝis en Kolonjo kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 14-a de novembro 1876 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton.

La gazeto apartenas al la kolonja eldonejo M. DuMont Schauberg. Ekde aprilo 2010 al redakcia komunumo de la eldonejo ankaŭ apartenas la gazetoj Berliner Zeitung en Berlino kaj Mitteldeutsche Zeitung en Halle, kaj ĝis februaro 2013 krome la gazeto Frankfurter Rundschau en Frankfurto ĉe Majno.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Uwe Vorkötter: artikolo „In eigener Sache“, en Berliner Zeitung, la 26-an de aprilo 2010