Kömlőd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kömlőd [komlOd] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Oroszlány.

Aerfoto pri Kömlőd
Romia tomboŝtono en Kömlőd

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur piedo de montaro Vértes, laŭ traira flankovojo. Troviĝas Oroszlány 9 km-ojn, Tatabánya 15 km-ojn for. Ĝi estas alveturebla sur aŭtoŝoseo M1 tra Tata sudokcidente, 11,9 km al direkto de vilaĝo Dad.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝa limo troviĝas huna gardoholmo, kio pruvas la loĝatecon de la loko. La unuaj arkitekturaj trovitaĵoj venas el la epoko de la avaroj. La unua skriba mencio venas el 1439. La nomo venas verŝajne el la hungara komló (lupolo). En la mezepoko ĝi apartenis al la fortikaĵo de Gesztes, alifoje al nobela posedaĵo, kaj en 1543 ĝi pereis pro la dua turka militiro.

En la vilaĝo setlis Pázmándy Gergely post la forpelo de la turkoj el Hungario. En 1722 loĝis tie jam sep nobelaj familioj. Ili estis religie reformatoj.

Famaj naskitoj de la vilaĝo:

Tie laboris, vivis:

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.