Königsee (urbokvartalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Königsee
Blazono
Königsee (urbokvartalo) (Germanio)
Königsee (urbokvartalo) (Germanio)
DEC

Map

setlejo
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saalfeld-Rudolstadt
Komunumo Königsee
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036738, 036739 (Horba)
Poŝtkodo 07426
Aŭtomobila kodo SLF
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 40′ N, 11° 6′ O (mapo)50.66138888888911.097222222222Koordinatoj: 50° 40′ N, 11° 6′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 377 m
Areo 31,49 km²
vdr

Königsee estas urbokvartalo de la samnoma urbo Königsee en Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la valo de Rinne, flanka rivereto de la rivero Schwarza, etendiĝas la urbeto. Jam en 1199 menciiĝis la setliĝo kiel sidejo de paroĥestro Gunther. Ĝi rangas inter la plej malnovaj posedaĵoj de la grafoj de Schwarzburg; ekde 1584 ĝin ekposedas la senjoroj de Rudolstadt. La evoluo de la fera ekspluato en la 13-a kaj 14-a jarcentoj necesigis laŭplanan planadon de la urbo: urban nomon ĝi havis ekde 1287. Ĉirkaŭfortikaĵo ĉirkaŭis la bazarplacon, urbodomon kaj kirkon. Ekstere de la muraro troviĝis monfarejo, forĝejoj kaj muelejo. Monejo jam ekde 1291 konata plialtigis la gravecon de Königsee ene de la teritorioj de la grafoj de Schwarzburg. Ĝis la fino de la 15-a jarcento multaj moneroj ĉi tie produktiĝis. Riĉaj minaĵoj de fero, kupro, arĝento kaj plumbo neprigis la starigojn de martelforĝejoj kaj fandejoj kiuj funkciis ĝis la 18-a jarcento.

La urba sigelo de 1306 montras kirasitan kavaliron kun ŝildo kaj glavo reprezentatan la grafon de Schwarzenburg. La statutoj de la urbo el la jaro 1365 baziĝas sur la privilegioj de Stadtilm el 1350.

statuo de oleaĵkolportisto malantaŭ la urbodomo

Tri incendioj detruis multajn konstruaĵojn, inter kiuj estis ankaŭ la urbodomo. En 1721 do fariĝis nova. De tiam datumas ankaŭ la barokaj vidindaĵoj, ekz. la katolika Paco-kirko kaj la Malnova apoteko.

Institucioj[redakti | redakti fonton]

Ekonomie[redakti | redakti fonton]

La produkto de medikamentoj el plantoj, la t.n. oleaĵoj, estis speciala rajto de Königsee ĝis post la Tridekjara milito. La naturapotekistoj transportis surŝultre la onidirajn sanigilojn ĝis Hungarujo, Nederlando, Svislando kaj alien. Nur poste tiu ĉi metio floris ankaŭ en la najbara kuracherba paradizo ĝis Oberweißbach kaj Großbreitenbach. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj alvenis bierfarejoj, tanejoj, ledaj kaj ilaraj fabrikoj, la industria faro de medikamentoj, porcelanaĵoj, ludiloj (antaŭ ĉio de pupoj), la produkto de ortopediaj komercaĵoj.

Klerige kaj muzee[redakti | redakti fonton]

Spuroj de tradicioj königsee-aj sekveblas en regionhistoria muzeo de ĉe bazarplaco; pri karnavalo ekzistas propra prikarnevala muzeo . En Garsitz oni scipovas fari belajn tradiciajn kostumojn. Ekde 1991 la urbo ankaŭ havas ŝtatan gimnazion (Dr.-Max-Näder-Gymnasium) kiu estas UNESKO-projektlernejo; memkompreneblas elementa lernejo (Goetheschule) kaj malgimnazia supera lernejo (Staatliche Regelschule).

la subĉiela naĝejo

Geografia medio[redakti | redakti fonton]

Belega naĝejo aperta enarbara kaj ĝenerale idilieca mezalta montaro gajigas ankaŭ multajn turistojn. La montaro havas altecon de inter 500 kaj 800 metroj: Mönchsstuhl, Kaiserkuppe kaj Langer Berg. Disde Herschdorf oni povas migri ĝis enarbara gastejo proksime de la fama Princo-Guntero-monumento kiu altiĝas je la fino de montokresta vojo.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.