Kössen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kössen
neurba komunumo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso komunumo
Lando Aŭstrio
Provinco Tirolo
Distrikto Kitzbühel (distrikto)
Poŝtkodo 6345
Aŭtokodo KB
Retpaĝaro http://www.koessen.tirol.gv.at/
Demografio
Loĝantaro 4 209
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 47°37′04″N 12°20′00″O  /  47.61778°N, 12.333333°O / 47.61778; 12.333333 (Kössen) (mapo)
Alto 588 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 69,34 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono +1 (+2)
Kössen (Aŭstrio)
Kössen (Aŭstrio)
DEC
Kössen
Kössen
Situo de Kössen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kössen [+]
vdr

Kössen estas komunumo en la aŭstra federacia lando Tirolo, kaj apartenas al la distrikto Kitzbühel. Kössen havis 4209 loĝantojn.

La limvilaĝo situas je alto de 588 metroj en valo inter la Chiemgaŭaj Alpoj (Germanio) en la nordo kaj la Kaisermontaro en la sudo. La norda kaj la orienta limo de la komunumo ankaŭ formas la limon kun la germana federacia lando Bavario. La najbaraj komunumoj de Kössen estas Aschau im Chiemgau, Kirchdorf in Tirol, Reit im Winkl, Schleching, Schwendt, Unterwössen, Waidring kaj Walchsee. La komunumo havas areon de 69,3 km².

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ekonomie Kössen estas dominata de la turismo. La vilaĝo antaŭ ĉio estas konata de velflugantoj kaj paraŝutglisantoj. Krom tio la vilaĝo pli kaj pli konformiĝas al la vintrosporto. Krom 162 km da promenskitrakoj la alpa skiado enorme disvolviĝas. Ekde 1997 la vilaĝo tute direktas sin je la Unterberg. Sur tiu 1800 metroj alta monto intertempe estabiĝis ĉiuj aranĝoj kaj skilernejo. Antaŭ 1997 la skiliftoj estis dissemitaj inter la Unterberg, Staffenberg kaj la Moserberg. Sur la Staffenberg ankoraŭ troviĝas kadukaj restaĵoj de la malnova seĝlifto. Sur la Unterberg intertempe konstruiĝis modernaj skiaranĝoj, inter kiuj 6-persona telfero, tri seĝliftoj kaj sep trenliftoj. La totala nombro da skitrakoj tamen estas limigita je 27 km. La skiareo estas speciale dum la semajnfinoj kaj ferioj preferata de tagturistoj el Sud-Germanio, sed malgraŭ tio la turistoj ĉiujare entute restadas proksimume 600.000 noktojn en la vilaĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Gastejo Erzherzog Rainer
Valstacio de la Unterberghorn en vintro