Křenov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Křenov (distrikto Svitavy))
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Moravská Třebová. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Křenov (apartigilo).

Křenov
(Křenová Třebová)
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Křenov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Montaro Suborlica montetaro
Rivero Malonínský potok
Situo Křenov
 - alteco 476 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 43″ N 16° 36′ 47″ O / 49.67861 °N, 16.61306 °O / 49.67861; 16.61306 (mapo)
Katastro 10,46 km² (1 046 ha) Křenov
Loĝantaro 408 (2023)
Denseco 39,01 loĝ./km²
Unua skribmencio 1308
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 22
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578274
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Křenov (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obeckrenov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Křenov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 14 km nordoriente de urbo Březová nad Svitavou, 10 km sude de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 408 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri vilaĝo Křenov estas el la jaro 1308. Ĝia nomo estas de slava deveno. En la jaro 1365 ĝi estas nomata urbeto, sed en 1398 la urban statuton Křenov perdis. En la jaro 1465 Křenov estis denove promociita je urbeto kaj ricevis urban sigelon. Pli poste ĝi siajn urbajn rajtojn ree perdis, ĉar ĝi ne prezentis proponon por ilia prilongigo, sed dum regado de Maria Tereza la urborajtojn estis al Křenov redonitaj.

En la jaro 1645 estis Křenov konkerita de svedoj, en 1758 ĉi tie batalis prusa taĉmento kontraŭ la imperiestra.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Sur la vilaĝplaco troviĝas baroka preĝejo de Sankta Johano la Baptisto el la jaro 1729. Ĝi estas salonega kun tribunoj kaj kun oblonga duoncirkle fermita presbiterejo. En la okcidenta fronto estas enkonstruita prisma turo. Sur ambaŭ flankoj ĉe la presbiterejo estas oratorioj kaj super ili flankaj ĥorejoj. Sur norda flanko estas kapelo. La fenestroj estas en du niveloj, la subaj estas segmentaj, la supraj oblongaj fermitaj duoncirkle. La plafonoj estas volbitaj barele.

La ĉefaltaro estas portala kun bildo de "Bapto de Jezuo". En apudaj niĉoj estas valoraj statuoj de Sankta Johano Nepomuka, de Sankta Johano de Dio, lignoskulptaĵoj de Madona Sepdolora kaj Ecce Homo. Rokoka predikejo estas kombinita kun baptujo, ornamita per statuaro de "Ŝanĝo de Kristo sur monto Tábor" kaj bildo de "Cirilo kaj Metodo baptas princon Bořivoj". Sur flankaj altaroj estas bildoj de "Morto de Jozefo" kaj de Di-patro.

En la preĝejo estas statuoj de Sankta Roĥo kaj Sankta Isidoro, de Sankta Cecilia kaj Davido, bildoj de Sankta Valenteno, Sankta Barbara kaj "Depreno el la Kruco".

Kapelo de Sankta Isidro[redakti | redakti fonton]

Frubaroka tombeja kapelo el la jaro 1701 estas centra, elipsoforma, membrigita per kunigitaj toskanaj pilastroj, kun rondaj fenestretoj kaj kvadrata sakristio. Plafono estas volbita kupolo sur kiu estas freskoj de "Ok Ĥoroj Anĝelaj" de Handke el la jaro 1727. En niĉoj estas plastikaĵoj de Adamo kaj Evo, Sankta Isidro kaj Sankta Notburga. Sakristio estas volbita kruce. La ĉefaltaro estas niĉa kun orumitaj statuoj de Sankta Isidro kaj de Di-patro.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

La paroĥejo estas en baroka stilo, duetaĝa, oblonga, membrigita per kunigitaj lizenoj. Ŝtona portalo estas datita 1732.

Statuo antaŭ la paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

La statuo prezentas Marian Virgulinon kun Jezueto sur voluta soklo el la metiejo de J. Pacák el tempo antaŭ la jaro 1734.

Statuaro apud la ŝoseo[redakti | redakti fonton]

Statuaro de Madono kun Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano Nepomuka, estas baroka el la jaro 1727.

Krucifikso[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la preĝejo estas obelisko kun krucifikso, empira el la jaro 1804.

Kolono de malhonoro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]