Kŭangĵua Demokratia Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al la 18a de Majo.

Kŭangĵua Demokratia Movado estis insurekcia movado ekde la 18a de Majo ĝis la 27a de Majo en la jaro 1980a, laŭ kiu civilaj urbanoj de Kŭangĵuo kaj Suda Ĝeonra Provinco (Suda Koreio) batalis kontraŭ puĉo de diktatoro Jeono, por demokratio.

Armeo Korea pafis al civilaj urbanoj laŭ ordono de diktatoro Jeono, kaj mortigis multajn kiuj volis demokration kaj manifestaciis por demokratio kontraŭ la puĉo. Urbanoj de Kŭangĵuo ekbatalis kontraŭ Armeo Korea, sed ili malvenkis. Koreaj Televidkanaloj sub la diktatoreco ne povis raporti, sed Jürgen Hinzpeter de ARD-o raportis pri masakro fare de Armeo Korea internacicele. Nun, dokumentoj pri la movado estas Memoro de la Mondo.