Kŭilu Provinco
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
provinco Kŭilu
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Bandundu |
Areo | 78 219 km² |
Loĝantaro | 5 490 000 (stato: takso de 2015) |
Kŭilu (france Kwilu) estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la centrokcidenta parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2015 ĝi havis 5 490 000 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 78 219 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 70 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Bandundu.
La provincoj Kŭango, Kŭilu, kaj Mai-Ndombe estis rezulto de la disigo de la iama Provinco Bandundu.[1]
La provinco ekhavas sian nomon el la rivero Kŭilu.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "RDC: démembrement effectif du Bandundu". Radio Okapi. 19a de Julio 2015. Arkivita el la originalo la 20an de Julio 2015. Alirita la 21an de Januaro 2021.