KDE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la fama grafika uzulinterfaco. Por aliaj signifoj bovolu vidi KDE (apartigilo).
KDE

KDE en la Mandriva Linukso 2009.1
Programisto The KDE Team
Lasta stabila versio 4.14.3 («Applications»)
(11-a de novembro 2014)
Operaciumo Linukso, BSD, Darwin, Unikso, Vindozo
Programlingvo C++
Lingvo(j) ankaŭ Esperanto
Programtipo grafika uzulinterfaco, grafika kodaro
Permesilo GPL (libera programaro)
Retejo www.kde.org
vdr

KDE estas libera grafika labormedio por Unikso, Linukso, FreeBSD kaj aliaj operaciumoj kiuj bazas sur la Unikso (oni povas ankaŭ instali ĝin sur la X operaciumo de la Makintoŝa komputilo, kaj eĉ sur Mikrosofta Vindozo per la programo Cygwin). La tuta sistemo estas konstruita per la grafika uzulinterfaco ilgarnituro QT de la norvega kompanio TrollTech kaj programita per la programlingvo C++.

Origino de la nomo

KDE estas la mallongiga vorto por K Desktop Environment. La litero K ne sensas vere. Dum KDE-komenco, la vorto Kool estis uzita, sed la programistoj rezignis tiun uzon. Nun, ili rimarkigas ke, en Latina alfabeto, la litero K antaŭas la literon L (L tiel Linukso).

Historio

Ĉi tiun projekton komencis en 1996 la germana programisto Matthias Ettrich, kiu volis krei unuigitan grafikan interfacon por la Uniksaj sistemoj. Li elektis la Qt-funkcionaron kaj la programlingvon C++.

Ĉefe pro tiuj aferoj naskiĝis la projekto GNOME dum 1997, ĉar Qt ne estis GPL (KDE ja estis, sed dependanta de ne-GPL-a softvaro).

Ĉefaj versioj

La ĉefa numero de KDE kongruas kun la numero de la versio de Qt, kiun ĝi uzas.

  • KDE 1.0, 1998
  • KDE 2.0, 2001, tute reskribita.
  • KDE 3.0, 2002, evoluigita el KDE 2.0.
  • KDE 4.0, 2008

KDE distribuaroj

Jen kelkaj distribuoj kiuj entenas KDE kiel aprioran grafikan labormedion:

Eksteraj ligiloj