KMFDM

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sascha Konietzko koncerte en Bolków, Pollando, en julio 2009.
Lucia Cifarelli koncerte en Bolków, Pollando, en julio 2009.

KMFDM (origine Kein Mehrheit Für Die Mitleid, iel tradukita de la bando mem kiel "malpio por la majoritato")[1] estas germana industrimuzika bando el Hamburgo estrita de la mult-instrumentisto Sascha Konietzko, kiu fondis la grupon en 1984 kiel performance arta projekto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua konsisto de la grupo inkludis la germanan drumiston En Esch kaj la britan kantiston Raymond Watts, kiu lasis la grupon kaj revenis kelkajn fojojn laŭlonge de la tempo. La trio registris la plej fruajn albumojn de la bando en Germanio antaŭ Konietzko kaj Esch translokiĝis al Usono, kie ili trovis multe pli grandan sukceson per la semindustria registra firmao Wax Trax!. La germana gitaristo Günter Schulz aliĝis en 1990; kaj li kaj Esch pluis kun la bando ĝis KMFDM rompiĝis en 1999. Konietzko revivigis KMFDM en 2002 (Esch kaj Schulz malakceptis realiĝi) en la firmao Metropolis Records, kaj ĉirkaŭ 2005 li jam estis ariginta komponon konsistantan el usona kantistino Lucia Cifarelli, britaj gitaristoj Jules Hodgson kaj Steve White, kaj la ankaŭ brita drumisto Andy Selway. Konietzko kaj Cifarelli retranslokiĝis al Germanio en 2007, dum la cetero de la bando restis en Usono. Hodgson kaj White ŝanĝis al aliaj celoj inter 2015 kaj 2017, lasante la bandon kiel fakta trio neoficiale. Aldone al tiuj kernaj membroj, ankaŭ dekoj de aliaj muzikistoj laboris kun la grupo laŭlonge de la dudeko da studialbumoj kaj pli da unuopaĵoj, kun vendoj kiuj totalis pli ol du milionoj da diskoj tutmonde.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kritikistoj konsideras KMFDM kiel unu el la unuaj bandoj kiuj portis industrian muzikon al hegemonia publiko, kvankam Konietzko referencas al la muziko de la bando kiel "The Ultra-Heavy Beat" (io kia Tropeza Frapo). La bando inkluda elementojn de gitaraĵoj de Metalroko, Elektronika muziko, soloaĵoj, kaj masklajn kaj inajn voĉojn en sia muziko, kaj enhavas varion de stiloj kiel industria roko kaj elektronika muziko. La bando estas fiere politikema, kaj multaj el iliaj vortumadoj temas kontraŭ violento, milito kaj subpremado. KMFDM normale turneas almenaŭ unufoje post ĉiu grava publikigo, kaj la bandanoj estas konataj pro sia alireblo al kaj interagado kun sekvantoj, kaj rete kaj koncerte. La bandanoj, sole aŭ kunlaborante kaj kun aliaj muzikistoj, registris sub multaj aliaj, ĉefe Pig de Watts, Excessive Force de Konietzko, kaj Slick Idiot de Esch kaj Schulz.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Opium (1984)
  • What Do You Know, Deutschland? (1986)
  • Don't Blow Your Top (1988)
  • UAIOE (1989)
  • Naïve (1990)
  • Money (1992)
  • Angst (1993)
  • Nihil (1995)
  • Xtort (1996)
  • Symbols (1997)
  • Adios (1999)
  • Attak (2002)
  • WWIII (2003)
  • Hau Ruck (2005)
  • Tohuvabohu (2007)
  • Blitz (2009)
  • WTF?! (2011)
  • Kunst (2013)
  • Our Time Will Come (2014)
  • Hell Yeah (2017)
  • Paradise (2019)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "KMFDM History". KMFDM Inc. Arkivita el la originalo la 8an de aprilo, 1997. Alirita la 2an de oktobro, 201o.