Kaŝaparato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaŝaparato estas hipoteza aŭ fikcia ilo, kiu povas kaŭzi ke objektoj kiel kosmoŝipoj aŭ individuoj estas parte aŭ tute nevideblaj. Ĝi estas ofta temo en sciencofikcio kaj fantazio.

Ili aperas en Star Trek, Doctor Who, Star Wars, kaj Stargate, inter aliaj.

Kvankam oni serĉas science pri tio, ĉefe en militaj medioj, oni neniam sukcesis konstrui veran kaŝaparaton, malgraŭ kelkfoje kamufladaj teknikoj estas anoncitaj kiel kaŝaparatoj.