Kaŝludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaŝludo

emblemo

infanludo • outdoor game
vdr
Kaŝludo

Nombro de ludantoj: 3 kaj pli
Rekomendita aĝo: 4 kaj pli
La longeco de ludo: 5 ĝis 20 minutoj

Kaŝludo estas populara infanludo, kiu estas plej bone ludebla en arbaro aŭ en grandaj areoj plenaj de diversspecaj objektoj, en kiuj eblas kaŝi (aŭ malantaŭ kiuj eblas kaŝi) la propran korpon. Do, konvena loko povas esti ankaŭ pli granda domo.

Ludreguloj[redakti | redakti fonton]

La celo de la ludo estas kaŝi sin tiel, ke la elektita serĉanto ne malkovru kaj male la kaŝinto venu al loko, kie la serĉanto de komence kun malfermitaj okuloj dekalkulis anticipe interkonsentitan numeron. La resto de partoprenantoj dum la tempo de lia dekalkulado devas kaŝi sin, kaj la serĉanto, kiam li finos la dekalkuladon, ekiros por malkovri la kaŝintojn. La kaŝintoj klopodas veni nerimarkite al la dekalkul-loko, tiel ke la serĉanto ne vidu ilin. Do, se la serĉanto vidas la kaŝinton, li kuras por "ekvoki lin" per tio, ke li alkuros al la dekalkul-loko pli baldaŭ ol la kaŝinto (kutime li diros ian frazon).

Grava parto de la ludo estas verso (iam eĉ kanteto) uzata por mezuri tempon bezonatan por sinkaŝi. La verson deklamas la serĉanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]