Kaŝmira moskulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de masklo
Arealo

La kaŝmira moskulo aŭ kupra muskulo ( Moschus cupreus) estas endanĝerigita specio de moskulo hejma en Afganio, Barato, kaj Pakistano. Tiu specio estis origine priskribita kiel subspecio de la alpa moskulo, sed nuntempe klasifikita kiel aparta specio. La moskuloj altas 60 cm kaj nur maskloj havas dentegojn kaj ili uzas ilin dum pariĝada sezono konkuri por inoj.

La kaŝmira moskulo, kiu estas unu el sep similaj specioj troveblaj tra Azio, estas endanĝerigita pro habitata perdo kaj ankaŭ pro kaŝ-ĉasistoj, kiuj cxasas la beston por ties grandvalora odor-glandoj. Ĝi estas listigita kiel endanĝerigita specio en Pakistano.

En Afganio oni ne raportis science pruveble de 1948 ĝis 2009 pri tiu moskulo. Ekzaminado farita en junio 2009 de WCS en la provinco de Nuristano, Afganio trovis almenaŭ tri specimenojn, konfirmante ke la specio ankoraŭ vivas en tiu lando, spite al nereguligita ĉasado, vasta senarbarigo, vivejo-detruo kaj la foresto de la jur-sekureco. La enketo ankaŭ konstatis, ke dum somero, la moskulo loĝas en fora alpa arbustaro sur roka tereno kaj sur supra rando de fermitaj koniferarbaroj je ĉ. 3.000-3.500 m. Ili senescepte uzas krutajn deklivojn (≥ 20 °), kio igas ilin malfacile alproksimigebla. Dato-kondukita geografia modelo montris, ke taŭga vivejo por moskulo en Afganio etendas super ĉ. 1.300 km2 en la apudaj provincoj de Nuristan (75.5%), Kunar (14,4%) kaj Laghman (10,1%). Kvankam relative vastaj, la areoj de la vivejo potenciale haveblaj por la kaŝmira moskulo en Afganio ŝajnas tre fragmentita.