Kaŝpasaĝero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per termino kaŝpasaĝero oni parolas pri vojaĝanto sen valida bileto. Kaŝpasaĝeroj estas plej oftaj en publika transporto kaj en trajnoj.

Ilia kialo vojaĝi sen valida bileto estas plej ofte ŝpari monon. Tial estas kontrolistoj, kiuj kontrolas laŭ regulaj aŭ hazardaj kontroloj de biletoj. Kaŝpasaĝero poste devas pagi punmonon.

Plej drasta situacio estas de kaŝpasaĝeroj kiuj veturas sen pagi bileton en ŝipoj, foje ne nur pro monŝparo, sed ankaŭ pro eviti leĝajn kondiĉojn. Foje tiuj pasaĝeroj veturas kaŝe en nehomaj situacioj kaj pro longdaŭro de la veturado povas suferi malsaton, soifon, malsanon aŭ eĉ morton. En plej drama situacio kaze de malkovro, tiaj pasaĝeroj estis iam foje abandonitaj al sia sorto aŭ eĉ elĵetitaj en la maron.