Kaŝtanarbo
| Biologia klasado | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
|
Castanea alnifolia - Arbusta kastaneo* | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Kaŝtanarbo[1] aŭ kastaneo[2] (Castanea) estas genro de arboj kaj arbedoj kun defalemaj, dentaj folioj, kun virseksaj floroj en longaj, staraj amentoj, kaj kun inseksaj floroj ĝenerale triope ĉirkaŭitaj de involukro, kiu - post fekundiĝo de la floro - iĝas ledeca, multadorna, globa frukto malfermiĝanta al unu ĝis sep akenoj (kaŝtanoj) laŭ la vario; dek specioj en la mezvarmaj partoj de la norda hemisfero, kelkaj kultivataj por fruktoj manĝataj kuiritaj aŭ aliaj por ilia ligno uzata en konstruaĵoj, i.a. iuj garbejoj.[3]
Etimologio de la nomo estas la latina vorto "castanea", siavice devena de la helena vorto "kastanon". Tiu nomo aludas al la urbo Kastanon, en Tesalio, fama en antikveco pro kvalito de la kaŝtanoj rikoltitaj tie. Ĝi plejparte kreskas en Mediteraneaj regionoj, sed ankaŭ iom pli norde.
Kaŝtano[4] estas la frukto de kaŝtanarbo.
Marono [5] estas manĝebla, bonkvalita, granda kaj regulforma kaŝtano.
La vivdaŭro de kaŝtanarboj povas esti ege granda: la plej fama kaŝtanujo: Il Castagno dei Cento Cavalli (la kaŝtanujo de cent ĉevaloj) en la komunumo Sant'Alfio en Sicilio (sur la deklivoj de Etna) aĝas laŭdire inter 2 000 kaj 4 000 jaroj.
Ekonomia rolo:
En regionoj kiel Périgord, suda Svisio, Korsiko, Italio, maronoj (la manĝeblaj fruktoj de la greftita kastaneo, precipe de la ordinara kastaneo) iam estis la ĉefa nutrofonto.
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Bildoj
[redakti | redakti fonton]





