Kaŝtanovo (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Kaŝtanovo
ruse Каштановое
ukraine Каштанове
krime-tatare Kaştanovoye
Ĉefa strato de la vilaĝo
Ĉefa strato de la vilaĝo
Apartenas al: Simferopola distrikto, Perova komunumo
Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 4′ O (mapo)44.83055555555634.058611111111Koordinatoj: 44° 50′ N, 34° 4′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~290 m
Areo: 0,6 km²
Loĝantaro: 1000 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97564
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Kaŝtanovo (Krimeo)
Kaŝtanovo (Krimeo)
DMS
Kaŝtanovo
Kaŝtanovo
Kaŝtanovo
Situo de Kaŝtanovo sur la mapo de Krimeo
Kaŝtanovo (Simferopola distrikto)
Kaŝtanovo (Simferopola distrikto)
DMS
Kaŝtanovo
Kaŝtanovo
Kaŝtanovo
Situo de Kaŝtanovo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Kaŝtanovo en la Komunejo
vdr

Kaŝtanovo (ruse Каштановое, ukraine Каштанове, krime-tatare Kaştanovoye) estas vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1000 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la suda parto de la Simferopola distrikto ĉe la dekstra bordo de la rivero Almo proksime al la digo de la Partizanska akvorezervujo inter la montetoj Belaja (354 m.) kaj Lisaja (392 m.)[2].

Kaŝtanovo situas proksimume 6,5 kilometrojn sude de Simferopolo; la plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Kizilovo (situanta kilometron sud-okcidente) kaj Partizansko (situanta tuj proksime de la orienta flanko).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Kaŝtanovo (same kiel la apuda vilaĝo Partizansko) aperis sur la loko de 3 negrandaj krime-tataraj vilaĝoj Aŝaga-Sabla, Orta-Sabla kaj Juĥari-Sabla. En la jaro 1787 la teritorio de tiuj vilaĝoj estis donacita (fare de princo Potjomkin) al admiralo Nikolaj Mordvinov, kiu en 1802 vendis ĝin al onta guberniestro de la Taŭrida gubernio Andrej Borozdin. Tiu lasta konstruis ĉi tie grandan bienon kaj aranĝis en ĝi modelan mastrumadon: sur la teritorio de modernaj Kaŝtanovo kaj Partizansko oni konstruis drap-fabrikon, led-faran fabrikon, akvan muelejon; krome oni plantis grandan parkon kaj multajn fruktajn ĝardenojn. La bienon vizitis multaj elstaraj homoj de tiu tempo (i. a., granda rusa verkisto Aleksandro Gribojedov)[3].

En la jaro 1828 la bienon aĉetis grafino Aleksanda Laval, kiu heredigis ĝin al sia filino Katerina Trubeckaja (edzino de decembristo princo Sergej Trubeckoj). En Siberio Katerina Trubeckaja naskis filinon Elizaveta, kiu poste edziniĝis al Petr Davidov (filo de decembristo Vasilij Davidov) kaj ricevis la bienon kiel doton. Dum la Krimea milito (1853-56) en la bieno troviĝis hospitalo por vunditoj. La bieno restis en posedo de la familio Davidov ĝis la Oktobra revolucio (kaj ofte estas menciata ĝuste kiel bieno de Davidov)[3][4].

Post la Oktobra revolucio la bieno malprogresis, multaj domoj estis ruinigitaj kaj iu ajn setlejo sur la nuna loko, plejverŝajne, malaperis (la militista mapo de la jaro 1941 prezentas sur la loko de nuna Kaŝtanovo nur kelkajn sennomajn konstruaĵojn[5]).

Post la Dua mondmilito en la vilaĝo oni organizis sovĥozon. La 8an de septembro 1958 per la decido de la krimea Plenum-komitato la loĝloko ĉirkaŭ la centro de la sovĥozo «Alminskij» ricevis la nomon Kaŝtanovoje (la rusa nomo signifas laŭvorte «(la) kaŝtanarba»). La tempo, kiam la loĝloko ricevis la statuson de la vilaĝo, ne estas ekzakte konata, sed la status-ŝanĝo certe okazis antaŭ la 1990aj jaroj.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1000 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 988 loĝantojn[6]). La areo de la vilaĝo estas 59,9 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 330[6].

La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas pri agrikulturo; parto de la loĝantaro laboras pri priservado de la apuda Partizanska akvorezervujo (kiu estis finkonstruita en 1966 kaj estas unu el la tri fontoj, provizantaj Simferopolon per akvo). En la vilaĝo funkcias infanĝardeno (funkcianta ekde 1956)[7] kaj klubo[4]. La konserviĝinta ĉefdomo de la bieno Davidov (nun okupata de kelkaj vilaĝaj oficejoj) estas deklarita kiel arĥitektura monumento de la loka graveco. De la malnova bieno konserviĝis ankaŭ malnova fontano, kiu ne plu funkcias[8], kaj familia kripto de la bien-posedantoj[4]. La restaĵoj de malnova parko nun estas neniel prizorgataj.

Per la busa transporto Kaŝtanovo estas ligita al Simferopolo kaj aliaj najbaraj vilaĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Kaŝtanovo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2014-01-06.
  2. (2007) Ni vojaĝas sur montoj de Krimeo (atlaso de topografiaj mapoj de montar-arbara parto de Krimeo) (ruse). Simferopolo: Soyuzkarta, p. 80.
  3. 3,0 3,1 Bieno «Sabli» de A. M. Borozdin (ruse). poluostrov-krym.com. Alirita 2014-01-06.
  4. 4,0 4,1 4,2 Sabli — peco de Rusio en Krimeo (ruse). krimoved.crimea.ua. Alirita 2014-01-06.
  5. Mapo de la Ĉefstabo de la Ruĝa armeo, 1941 j.
  6. 6,0 6,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-06.
  7. Vilaĝo Kaŝtanovo, infanĝardeno «Suneto» (ruse). thechestnut.krimedu.com. Arkivita el la originalo je 2014-01-06. Alirita 2014-01-06.
  8. Sabli (bieno de Borozdin) (ruse). geocaching.su. Alirita 2014-01-06.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje