Kaŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Kaŭ (aliaj proponas kajaŭ) estas neologisma esperanta konjunkcio, kiu kunigas la konjukciojn kaj kaj aŭ. Oni uzas la konjunkcion kaŭ anstataŭ , kiam oni volas emfazi, ke inter du diraĵoj (aŭ objektoj) A kaj B ne temas pri rilato de malinkluziva aŭ (veras aŭ A, aŭ B, sed ne ambaŭ samtempe), sed ke povas veri aŭ A, aŭ B, aŭ eĉ ambaŭ samtempe (do A kaj B).

Vertabelo[redakti | redakti fonton]

Jen vertabelo montrata la funkciojn de kaj, =kaŭ kaj ekskluziva aŭ (0 = jes/veras; 1 = ne/neveras):

A B A kaj B A =kaŭ B A malinkluziva aŭ B
0 0 0 0 0
0 1 0 1 1
1 0 0 1 1
1 1 1 1 0

Kaŭ en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En plej multaj lingvoj verŝajne ne ekzistas unu vorta kunmetaĵo (malkiel eblas kaj estas en Esperanto).

  • En la Angla oni foje uzas and/or (kaj/aŭ).
  • En la Ĉeĥa oni foje uzas a/nebo (kaj/aŭ).
  • En la Franca oni foje uzas et/ou (kaj/aŭ).
  • En la Hispana oni foje uzas y/o (kaj/aŭ)
  • En la Itala oni iafoje uzas e/o (kaj/aŭ)
  • En la Rusa oni iafoje uzas и/или (kaj/aŭ)

En la Pola por ekskluziva oni uzas albo kaj por kajaŭ - lub.