Kaŭabata Jasunari

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KAŬABATA Jasunari (japane 川端 康成 [kaŭa-bata jasu-nari]; naskiĝis la 14-an de junio 1899 en Kita-ku, Osaka; mortis la 16-an de aprilo 1972) estis japana verkisto kaj gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1968.

Kawabata estis filo de kuracisto. Kiam li havis tri jarojn, ambaŭ gepatroj jam mortis kaj li ekloĝis ĉe la avino. En 1917 Kawabata ekstudis en la 1-a altlernejo (nun Tokia Universitato). Dum siaj studentaj jaroj li vojaĝis al Izu (duoninsulo). Surbaze de la vojaĝo li ekaperis en la literatura mondo per Izu no odoriko (Dancistino de Izu) en 1927. En 1920, li ekstudis en Tokia Universitato, en sekcio de anglalingva literaturo. En sekvinta jaro li transiĝis en sekcion de japanlingva literaturo. En 1924 li diplomiĝis.

En 1937 aperis lia romano Yukiguni (Neĝa lando), frosta rakonto de amrilato inter tokia riĉulo kaj provinca gejŝo en fora varmfonta urbeto. Per Yukiguni Kawabata fariĝis unu el la ĉefaj verkistoj de Japanio kaj la romano tuj fariĝis klasika. Senbazuru (Mil gruoj) daŭrigis iujn temojn de Yukiguni.

En 1968, li akiris premion Nobel de Literaturo.

Li sinmortigis en 1972 sen testamento. Eble li skuiĝis pro sinmorto de Mishima Yukio.

En la jaro 1995 la libanesa verkisto Raŝid ad-Daif skribis romanon Azizi as-sayyid Kawabata (Kara sinjoro Kawabata). En tiu romano la heroo skribas sian viv-konfeson al Kawabata.

Verkoj

  • Izu no odoriko (伊豆の踊子, "Dancistino de Izu")
  • Yukiguni (雪国, "Neĝa lando", 1937)
  • Senbazuru ("Mil gruoj", 1949-52)
  • Yama no oto (山の韵, "La sono de la monto", 1949-54)
  • Nemureru bizyo (眠れる美女, "Dormanta belulino", 1960)
  • Koto (古都, "La malnova metropolo", 1961)
  • Utsukushisa to kanashimi to(美しさと悲しみと, "Beleco kaj tristeco", 1965)
  • Mizuumi (みづうみ, "La Lago", 1954)
  • Meizin (名人, "La mastro de goo", (1972)

En Esperanto aperis