Kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝangaloj de Irano
Ĝangaloj de Irano, Gilano

La Kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj estas tutmondaj 200-regiono de suda Eŭropo kaj Okcidentazio laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La "tutmondaj 200" estas listo de ekoregionoj, prioritataj por la naturprotekto.

Tiuj arbaroj ampleksas diversajn biomojn : mezvarmajn koniferarbarojn, mezvarmajn foliajn kaj miksajn arbarojn, kaj montarajn arbarstepojn, kovrante plurajn altajn montarojn de Okcidenta Azio, inkluzive de Kaŭkazo, Malgranda Kaŭkazo, Ponta Montaro, Elborz-Montaro, kaj Kopetdago, kiuj etendiĝas ekde Bulgarujo en la okcidento ĝis Turkmenujo en la oriento, ĉirkauante partojn de Bulgarujo, Turkujo, Kartvelujo, Rusujo, Armenujo, Azerbajĝano, Irano, kaj Turkmenujo.

La tersupraĵaj ekoregionoj kiuj troviĝas en la nomita regiono estas jenaj :

Tiu tutmondaj 200-regiono situas parte en la kaŭkaza, parte en la irana-anatolia biodiverseco-riĉaĵejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]