Blankulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaŭkaziano)
Saltu al: navigado, serĉo
du blondaj kaj blankhaŭtaj viroj, unu de balta, la alia de skandinava deveno.

Blankulo estas termino kutime uzata por priskribi homon karakterizitan per hela haŭta koloro, kontraste al paralela koncepto nigrulo, kaj kutime - aparte fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj - sinonime al "ano de (postulata) kaŭkaza raso". La vorto ne signifas veran blankecon de la haŭto, sed nur nuancan plihelecon kaj kutime servu por priskribu difinitan kategorion de etnaj grupoj.

La plej kutima difino de "blankulo" estas "persono kun videbla grado de prapatroj el Eŭropo".[1] Tamen, la difino de "blankulo" malsamas laŭ geografia kaj historia kunteksto. Variaj sociaj konceptoj de "blankhaŭteco" havis implicojn pri nacia identeco, religio, populacia statistiko, diskriminacio, apartismo kaj rasaj kvotoj (por enmigro en ŝtaton, dungo aŭ alia privilegia rajto). La koncepto aplikiĝis kun variaj gradoj de formaleco kaj logikeco en sociaj sciencoj, politikaj sciencoj, genetiko, biologio, medicino, lingvoscienco, kulturo kaj juro.

Nuntempaj populacioj[redakti | redakti fonton]

Regionoj ekster Eŭropo kun signifaj populacioj de eŭropaj prapatroj: [2]

  • Azio
    • Rusio Siberio (rusoj, germanoj kaj ukrainoj)
    • Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio (rusoj, germanoj): 30 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Uzbekio.svg Uzbekio (rusoj kaj aliaj slavoj): 5,5 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio (rusoj kaj aliaj slavoj): 13,5 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Turkmenio.svg Turkmenio (rusoj kaj aliaj slavoj): 4 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Taĝikio.svg Taĝikio (rusoj kaj aliaj slavoj)
    • Flago-de-Honkongo.svg Honkongo
    • Flag of Christmas Island.svg Kristnaskinsulo: pli-malpli 20 procentaĵoj de la loĝantaro
  • Latinameriko
    • Flago-de-Argentino.svg Argentino: 97 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Bolivio.svg Bolivio: 15 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo: 47,3 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flag of Chile.svg Ĉilio: laŭ variaj fontoj 70 ĝis 90 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Kolombio.svg Kolombio: 20 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Kostariko.svg Kostariko
    • Flago-de-Kubo.svg Kubo: 65 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Domingo.svg Domingo: 16 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Salvadoro.svg Salvadoro: 12 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Meksikio.svg Meksiko: 9 ĝis 17 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Nikaragvo.svg Nikaragvo: 17 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Panamo.svg Panamo: 10 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Porto-Riko.svg Porto-Riko pli-malpli 80 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Peruo.svg Peruo 15 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo pli-malpli 20 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo: 20 procentaĵoj de la loĝantaro
    • Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo: 88 procentaĵoj de la loĝantaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alastair Bonnett (2000) White Identities (angle: "blankaj identecoj"). Eldonejo Pearson Education. ISBN 0-582-35627.
  2. ciferoj plejparte el la Monda faktolibro de CIA.