Saltu al enhavo

Kaba Duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaba Duoninsulo
satelita bildo de la duoninsulo (sube en la bildo)
satelita bildo de la duoninsulo (sube en la bildo)
duoninsulo
Akvejo Atlantika Oceano

Geografia situo

34° 12′ 0″ S, 18° 24′ 0″ O (mapo)-34.218.4Koordinatoj: 34° 12′ 0″ S, 18° 24′ 0″ O (mapo)
Kaba Duoninsulo (Sud-Afriko)
Kaba Duoninsulo (Sud-Afriko)
DEC

Map

Longo 52 kilometroj de la Mouille-pinto norde ĝis Kaba Pinto sudedep1
vdr

La Kaba Duoninsulo (afrikanse Kaapse Skiereiland, angle Cape Peninsula) de Sud-Afriko estas ĝenerale monta duoninsulo kiu elstaras en la Atlantikan Oceanon ĉe la sudokcidenta ekstremo de la Afrika kontinento. Ĝi enlande situas en la sudafrika provinco Okcidenta Kablando. Ĉe la suda fino de la duoninsulo estas Kaba Pinto (afrikanse Kaappunt, angle Cape Point) kaj la Kabo de Bona Espero (afrikanse Kaap die Goeie Hoop, angle Cape of Good Hope). Ĉe la norda fino estas la Tablomonto (afrikanse Tafelberg, angle Table Mountain kaj name Huriǂoaxa, laŭvorte "leviĝanta el la maro"), superrigardante la Tablogolfon (afrikanse Tafelbaai, angle Table Bay) kaj la "urban bovlon" de Kaburbo, Sud-Afriko. La duoninsulo longas 52 kilometrojn de la Mouille-pinto norde ĝis Kaba Pinto sude.

La duoninsulo estis insulo dumtempe dum la pasintaj 5 milionoj da jaroj, dum la marniveloj falis kaj altiĝis kun la glaciepokoj kaj "interglaciepokaj" tutmondaj varmiĝaj cikloj, precipe de la pleistoceno.[1] La lastan fojon, kiam la duoninsulo estis insulo, estis antaŭ ĉirkaŭ 1,5 milionoj da jaroj.[1] Baldaŭ poste ĝi estis kunigita al la kontinento per la apero el la maro de la sabla areo nun konata kiel la Kaba Ebenaĵo (afrikanse Die Kaapse Vlakte, angle Cape Flats. La urboj kaj vilaĝoj de la Kaba Duoninsulo kaj Kaba Ebenaĵo, kaj la senkonstruaĵa tero de la resto de la duoninsulo nun formas parton de la metropola municipo de la urbo Kaburbo. La Kaba Duoninsulo estas limigita norde de la Tablogolfo, okcidente de la malferma Atlantika Oceano, kaj oriente de golfo nomata afrikanse Valsbaai kaj angle False Bay sude kaj la Kaba Ebenaĵo norde. La centro de la duoninsulo situas proskimume ĉe la koordinatoj 34° 12' sude kaj 18° 24' oriente.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Compton, John S. (2004). The Rocks and Mountains of Cape Town (angle: "la rokoj kaj motoj de Kaburbo"). Kaburbo: eldonejo Double Story. ISBN 978-1-919930-70-1.


la areo en satelita bildo de la Internacia Kosmostacio en majo 2019, vidata el okcidento: supre centre Kaburbo, maldekstre supre la Tablogolfo, sube dekstre la Kabo de Bona Espero, super ĝi la golfo nomata afrikanse Valsbaai kaj angle False Bay